Ĵomart kaj Nataŝa kantas sian novan kanton - “Ni iĝu arboj“

Karaj amikoj! Jen ankoraŭ nova kanto por vi! La teksto estas rezulto de mia kunlaboro kun Marina Korotj. Muziko estas mia. Komentoj bonvenas. Ĵomart Jen la teksto de la kanto: Kiam finiĝas tempoj varmaj Kiam la lastaj folioj ektremos Ni iomete iĝu arboj Fleksiblaj, belaj, toleremaj Kaj se ne volas ĉesi ŝtormo Ŝiranta koron malkviete Ekdormu kara, vi ekdormu Ni iĝu arboj iomete
Back to Top