Haleluja Hallelujah Versio en Esperanto Manno Montanna

Haleluja (Hallelujah) Versio en Esperanto - Manno Montanna Muzikteksto tradukita de Ĵomart. Davida bela melodi’ Tre plaĉis al ĉiela Di’ Sed vi ne zorgas pri l’muzika bruo ja Ĝi sonis tiel: bela tril’ Minora fal’, maĵora bril’ Hezitas l’reĝ’ kaj versas Haleluja Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja Vi kredis firme, kaj venis l’pruv’ Ŝi banis sin en ora kuv’ Ŝia beleco ŝanĝis ĉion tuje Ŝi lasis vin en iu kantin’ Kunprenis koron, konkeris vin Kaj viaj lipoj flustris Haleluja! Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja Antaŭe min informis vi Pri viaj planoj, pri via viv’ Sed nun vi ja malgajas kaj enuas Kaj mi memoras – nia kuniĝ’ Estis por ambaŭ ni feliĉ’ Ĉiu momento estis Haleluja! Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja Vídeo original:
Back to Top