“La Nuboj“

La teksto (esperante kaj france) estas ĉi-sube: Jen estas mia traduko de la ruslingva kanto: ’’Oblaka’’ de Vadim Egorov. Ni kantas la originalon dum ĉirkaŭ 30 jarojn. La kanto, bedaŭrinde, estas denove aktuala, ĉar nia mondo ne estas “la sekura loko“. Ni esperas ke la esperanta versio plaĉos al vi. **** Sur la ter’ murmuras herboj En ĉiel la nuboj herdas Ankaŭ mi nubeto estas Ankaŭ mi - 3f Kaj mi nenien strebas Mi ne plu bezonas ion Nur revidi familion Nur pri tio petas dion Vidi vin - 3f Nur kisi vin adiaŭ Kaj doloro ne vanuas Sur la ter’ kanonoj bruas Blankaj nuboj en la bluo Mia viv’ - 3f Ĉesiĝis tiel frue Flugas mi super tegmentoj For de l’hejmo portas vento Panjo! En silento Aŭdu min Almenaŭ por momento Blankaj nuboj super ter
Back to Top