Valso Por Amikoj - Germana Nacia Esperanto Kongreso - Nurenbergo 2013

Koncerto dum Germana Nacia Esperanto Kongreso en Nurenbergo *** Ho miaj amikoj sinceraj En vivo intensa mia Nur vi signifas ion Kaj ĉio alia – ĥimero Kaj ĉio alia ne gravas Kiam mi iuvespere Sentos min sola surtere Nur miaj amikoj min savos Kiam vivo ne plu estas hela En Moskvo aŭ en Stokholmo Apogos min varmaj polmoj De miaj amikoj fidelaj Kiam post la problemoj senĉesaj Finfine mi havos feston Amikoj apude estos Por festi kun mi la sukceson Do dankon amikoj karaj Pro viaj sinceraj koroj Faritaj el pura oro Pro viaj animoj klaraj Vi estas mia fiero La granda atingo mia En mia intensa vivo Kaj ĉio alia - ĥimero
Back to Top