Konstruado per dolĉaĵoj kaj spagetoj | ESPERANTO SENLIME EP.2

Esperanto senlime jam estas ĉi tie! En ĝi vi malkovros la aventurojn de 17 junuloj kiuj konkuras alfrontante defiojn por gajni poentojn. Ili konkuras kun aliaj teamoj trans 4 malsamaj eŭropaj landoj, de Roterdamo al Barcelono, dum 3 organizantoj zorgas ke neniu perdiĝas. Ili ĉiuj ricevas la subtenon de pluraj lokaj Esperantistoj. Ĉiusabate aperos nova epizodo ĝis la IJK en Ŝventoji (Litovio). Surloke la partoprenantoj povos voĉdoni kaj influi la finan rezulto! Kiu venkos? La unua tago, en Roterdamo, daŭras. Post ĥaosa komenco la teamoj jam komencis gajni poentojn, kaj ne ĉiuj samrapide! 4 teamoj batalas por 3 poentojn konstruante kubojn dum aliaj estas for en la urbo. Kiu estas Ĵeremi? Ĉu violaj kateidoj komencos bicikli? Kiom da poentojn la teamoj ricevos? Malkovru tion dum la teamoj klopodas kompreni kiel reale la konkurso funkcias kaj subtenu vian preferatan teamon! ATENTU: En ĉi tiu serio vi aŭdos realan Esperanton. Tio signifas ke estas multe da eraroj en la parolado. Pro tio, ni malrekomendas uzi ĉi tiun videon kiel instruan materialon, sed uzu ĝin kiel amuzilon! ——————————————— Se vi volas scii pli, komenti la serion kaj esti ĝisdatigita de la lastaj novaĵoj, aliĝu la grupon de Esperanto senlime en Telegram: Ĉu vi volas ke la subtitoloj aperu ankaŭ en via lingvo aŭ emas helpi plibonigi la subtekstojn de venontaj ĉapitroj? Vi povas! Skribu al info@ por helpi krei subtitolojn. ——————————————— Sekvu nin! ★ Facebook: ★ Twitter: ★ Instagram: ★ Retejo de TEJO: Iĝu parto de nia tutmonda komunumo kaj subtenu la junularan Esperanto-movadon! Membriĝu en TEJO:
Back to Top