Mia penso

Mia penso estas poemo verkita antaŭ 1887 de L. L. Zamenhof, refarita el pra-esperanta formo de 1882 Mia penso Sur la kampo for de l’ mondo, antaŭ nokto de somero, amikino en la rondo kantas kanton pri l’ espero. Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante, – mia vundo refrapita min doloras resangante. “Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco? Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?” Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado kun fraŭlino ripozanta post somera promenado! Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj! Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj! Kion havis mi plej karan – la junecon – mi ploranta metis mem sur la altaron de la devo ordonanta! Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras, – io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras… Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro – venu tuj al mi la morto, en espero – sen doloro! Priskribo La poemo estas kvartrokeo, sen katalektaj versoj. La temo estas ĝenerale malĝoja; la poeto bedaŭras la foruzon de sia junaĝo por “la devo ordonanta”. Laŭ Baldur Ragnarsson, tiu devo estis “lia obseda, temporaba laboro en la kreado de la lingvo, lia penso mem”. #esperanto #Esperantopoemo #poesia #poetry #zamenhof #поэзия #эсперанто
Back to Top