Esperanto Geedzigas (dokumenta filmeto)

Esperanto Geedzigas estas kvin-minuta dokumenta filmeto pri geedziĝo inter geesperantistoj el malsamaj landoj. Unu brazilano kaj unu polino, kiuj konatiĝis dank’ al Esperanto, kaj ekde tiam konstruas seriozan interrilaton pere de la Internacia Lingvo. Tia rakonto ne estas novaĵo en Esperantujo, tamen apenaŭ ekzistas aŭdvidaj registraĵoj pri tio. La filmeto mem estas tre simpla kaj farita per modestaj teknikaĵoj, sed bone montras kiel Esperanto trafas la korojn de ĝiaj parolantoj.
Back to Top