Preĝo sub la verda standardo

Preĝo sub la verda standardo estas la titolo de konata poeziaĵo en Esperanto verkita de la iniciatinto de la lingvo, Ludwik Lejzer Zamenhof, en 1905. Teksto Al Vi, ho potenca, senkorpa mistero, fortego, la mondon reganta, al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero kaj fonto de vivo konstanta, al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, sed ĉiuj egale en koro Vin sentas, al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, hodiaŭ, hodiaŭ ni preĝas. Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, kun dogmoj de blinda fervoro: Silentas nun ĉiu disput’ religia kaj regas nur kredo de koro. Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala, kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala, ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro, ĉe Via, ĉe via altaro. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, sed ĝi sin dividis batale; popolo popolon atakas kruele, frat’ fraton atakas ŝakale, Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera, redonu la pacon al la infanaro de l’ granda, de l’ granda homaro! Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali, por reunuigi l’ homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, sed lasu nin venki la baron; donacu Vi benon al nia laboro, donacu Vi forton al nia fervoro, ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj nin tenu, nin tenu kuraĝaj. La verdan standardon tre alte ni tenos; ĝi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l’ mondo nin benos, kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, kaj ili ekkrakos, kaj ili ekbruos kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero ekregos, ekregos sur tero. Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj, antaŭen kun pacaj armiloj! Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj ni ĉiuj de Di’ estas filoj. Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro, kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro al frata la celo ni iru obstine antaŭen, antaŭen senfine! #poetry #esperanto #esperantopoetry # poezio #poesia #поэзия #религия #prayer #молитва
Back to Top