Sankta geometrio

Demonstrado de Terry Manley per Zoom, mardon, la 11-an de januaro 2022, dum la 4-a tago de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj somerkursaro de Esperanto. Terry prezentas kiel desegni la bazajn formojn, kiuj estas necesaj por fabrikado de la platonaj solidoj (pluredroj). La prezentado inkluzivas iom da la signifoj kaj historio de tiuj solidoj kaj ankaŭ la uzadon de la bazaj formoj (plurlateroj) en la arkitekturo de sanktejoj. En la sesio Terry gvidas partoprenantojn desegni la formojn.
Back to Top