Renkonto de Esperantistoj de la Paraiba Valo

La tradicia Renkonto de Esperantistoj en la Valo de rivero Paraíba do Sul refoje okazos rete en 2021! Ĝi okazos 7-an de novembro (venonta dimanĉo) per la platformo Zoom, sed ankaŭ eblos spekti la vivelsendon per TVaerj, la jutuba kanalo de AERĴ. Marcio Santos Nascimento respondecos pri la ĉefa programero kiu pritraktos “kuriozaĵojn pri la rivero Suda Paraibo“, Paulo Sergio Viana prezentos la eron “Guto da Gramatiko“ kaj João Santos prezentos omaĝon la la karmemora S-ro Robinson Mattos. La eventon organizas AERĴ kun apogo de Esperanto Asocio de San-Paŭlo.
Back to Top