Varsovio cent jarojn poste (1987)

“Varsovio cent jarojn poste“ estas filmraporto (61 min.) de Roman Dobrzyński pri la 72-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Varsovio, Pollando, en 1987. Ĝi okazis en la Jubilea Jaro de Esperanto (1887-1987), 100 jarojn post la eldono de la Unua Libro en Varsovio. La UK okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1987, rekorda: 5946 aliĝintoj el 73 landoj. La kongresejo estis en la prestiĝa kaj giganta “Pałac Kultury i Nauki“ (Kultur- kaj Scienc-Palaco) en la urbocentro de Varsovio. La kongresa temo estis “Cent jaroj de internacia kulturo“. La raporto pri la jubilea 72-a UK en Varsovio estas grava dokumento kaj aparte interesa pro la brilaj oratoraĵoj de Humphrey Tonkin, tiama prezidanto kaj nuntempa honora prezidanto de UEA. Roman estis tiam prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj mem de la Loka Kongresa Komitato kaj strikte kunlaboris kun Humphrey kiel prezidanto de UEA. La preparado de la grandega kongreso en malfacilaj politikaj cirkonstancoj estas fascina historio neniam ĝis nun priskri
Back to Top