Katjuŝa en Esperanto

KATJUSHA tradukis Konstantin’ GUSEV Pomajn florojn vento milde tushas, la nebuloj flosas sur river’. Sur la krutan bordon nun Katjusha sola iras en la primaver’. Sola iras, kante prisopiras stepan aglon, kiu flugis for, kaj amaton, kiun shi aspiras, kies vortojn tenas en la kor’. Ho, kanteto, kanto junulina, flugu altan vojon de la sun’ kaj la karan en la for’ landlima de Katjusha korsalutu nun. Li revidu shin de malproksime kaj reaudu kanton shian tuj. Kiel amon gardas shi anime, tiel zorgu li pri la patruj’. Pomajn florojn vento milde tushas, la nebuloj flosas sur river’. Sur la krutan bordon nun Katjusha sola iras en la primaver’. Ruse Катюша Расцветали яблони и груши Поплыли туманы над рекой Выходила на берег Катюша На высокий берег на крутой Выходила на берег Катюша На высокий берег на крутой Выходила, песню заводила Про степного сизого орла
Back to Top