Gvantanamino (Guantanamera) - Alta tajdo (Maré alta) - Esperanto

Alta tajdo (Maré Alta) estas la familio Ávila, kiu ĉi-okaze prezentas al ni la konatan kanton Guantanamera (“Guantanamino“ en Esperanto), laŭ la traduko de Liven Dek. La filmo estas farita de “Alta tajdo“. Jen la teksto de la kanto: Guantanamera (Gvantanamino) Mi estas homo sincera el lando riĉa je palmoj. Mi estas homo sincera el lando riĉa je palmoj. Ĉar estas mi efemera, el mia kor’ fontas kantoj. Gvantanamino, kampara gvantanamino, Gvantanamino, kampara gvantanamino. Jen miaj versoj helverdas, jen ili arde brulruĝas, Jen miaj versoj helverdas, jen ili arde brulruĝas, kaj, kiel cervo vundita, arbare ili rifuĝas. Gvantanamino, kampara gvantanamino, Gvantanamino, kampara gvantanamino. Mi kundividos la sorton kun la mizera homaro, Mi kundividos la sorton kun la mizera homaro, ĉar ajna rojo de monto ĝojigas min pli ol maro. Gvantana
Back to Top