Nigra Kato-Domokupado

Kiam vivi estas lukso, okupadi estas rajto Vivo ne estas lukso, pagi ne devas mi - Homoj okupas domojn por krei l’ nova viv’. Ni do okupu mondon, fek’ al la leĝoj nun, Grandfamilian rondon kreos la vera lum’! La policistmerduloj gardas nun nur sin mem, La politikfiuloj - jen nura babilem’! Stratojn ni mem akiru dum la popolbatal’, Rajtojn ni havas ĉiuj - venu do la final’! Venu do, kamaradoj, ke nun mortiĝu l’ ŝtat’! Domo post domo, strato post l’okupita strat’! Urboj liberaj, landoj plenaj je liberec’, Cu havas vi demandojn? Venis ja la komenc’! Venis la temp’ decidi - kion ni volas nun? Ĉu la homar’ libera ĉu la etern’ mallum’? Batas la koro forta, plena je liberec’ - Mi mem neniam pacos kun l’ mondo de sklavec’! Okupu domojn, la stratojn kaj la mondon!
Back to Top