La Vojo (Jo Haazen, L.L. Zamenhof). Soprano: Ekaterina Krasko, Piano: Tomoko Aikawa

La Vojo Teksto: L. L. Zamenhof (1858-1917) Muziko: Jo Haazen Soprano: Ekaterina Krasko Piano: Tomoko Aikawa Tra densa mallumo briletas la celo al kiu kuraĝe ni iras. Simile al stelo en nokta ĉielo, al ni la direkton ĝi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj, ĉar klara kaj rekta kaj tre definita Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante, ni iru la vojon, la vojon celitan. Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. L’espero, l’obstino kaj la pacienco – jen estas la signoj per kies potenco ni paŝo post paŝo, post longa laboro, atingos la celon, la celon en gloro! Ni semas kaj semas, neniam laciĝas, pri l’ tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas konstante. “Ho, ĉesu!” mokante la homoj
Back to Top