Константин Хлызов и Ветер Осени - Gratula kanto okaze de 125-jariĝo de Esperanto

Kostik Vento kaj irkutska bando “Veter Oseni“ (Vento de Aŭtuno) prezentas “Kanton de Krokodilo Geĉjo“ (kiu estas traduko famega sovetia kanto pri naskiĝtago). La registraĵo estas farita la 26-an de julio 2012, enkadre de ĉambra koncerto dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto. La koncerto okazis en salono de iam funkciinta glacirompa ŝipo “Angara“ (nun ĝi estas muzeo), speciale por grupo de partoprenantoj de E-renkontiĝo apud Bajkalo.
Back to Top