RYTJKOV Nikolaj Nikolajeviĉ

Rytjkov Nikolaj Nikolaeviĉ naskiĝis la 3-an de decembro 1913 en Smolensk. Rusa, senpartia, aktoro. En 1926 eklernis Esperanton. En Moskvo li eniris la Akademion de Drama Arto nome de A. Lunaĉarsky. Li laboris kiel aktoro en la teatro de Lenina Komsomolo. Pro sia esperanto-aktiveco estis arestita dum la nokto de la 22-a de marto 1938. Laŭ decido de la Sovetia ŝtata sekureco “por kontraŭrevolucia agado“ ( “partopreno en la nazia spiona organizo Esperanto kaj kalumniaj elpensaĵoj pri la situacio en la Sovetio“) estis kondamnita al 8 jaroj en GULAG (kampoj de laboro). Li estis malliberigita en 1946 kaj denove arestita en 1949. Li estis liberigita en1954 kaj plene rehabilita en 1955. En 1956, Rytjkov rekomencis sian agadon en la Teatro de Lenina Komsomolo. Li ludis en sovetiaj filmoj, laboris en radio kaj televido. Rytjkov partoprenis en la preparado de la “Rusa-Esperanta Vortaro“  de . Rytjkov ofte deklamis dum kunvenoj en Moskva Esperanto-klubo,  En 1963, Rytjkov faris sian internacian debuton ĉe la 48-a Esperanto-Kongreso en Sofio. En 1965, forlasinte Vienon por la Eŭropa Esperanto-Konferenco, li restis en la Okcidento. En la komenco li laboris en Aŭstrio, poste en Okcidenta Germanio. Rytjkov ofte ludis ĉe E-Kongresoj. Lastan fojon ĉe la 56-a Universala Kongreso en Londono. En 1967 Rytjkov ludis la rolon de Lenin en la profesia stadio de la okcidentgermana televido en la televida filmo “La civila milito en Rusio.“ Nikolao Rytjkov utiligis paŭzon en la filmado por partopreni en la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo (Nederlando). Fine de la sesdekaj jaroj li ekloĝis en Londono, kie li laboris en la Rusa Servo de la BBC. Nikolao Rytjkov voĉlegis verkojn de Alexander Solĵenicin, “La Unua Rondo“ kaj “Kancera kadavro“, en la rusa kaj Esperanto. Rytjkov mem tradukis kelkajn fragmentojn el la verkoj de Solĵenicin. Rytkov rakontis pri la subpremoj de Stalin kontraŭ esperantistoj. Rytjkov estis preparanta Esperanto-radiokurson kiam la morto la 1-an de septembro de 1973 pro stomaka kancero interrompis lian laboron. Marjorie Boulton skribis sur la gramofon-disko “NIKOLAJ RYTJKOV “Elektitaj eroj” : “Aktoro ne postlasis sian verkaron. Tamen, Peter Schilperoord kun redakta helpo de Reto Rossetti, venkis grandajn problemojn por eldoni diskon, preparitan el siaj, entuziasme faritaj surbendigoj. Tiu ĉi disko prezentas inspiran, varian antologieton el originala kaj tradukita esperanta literaturo kaj belan specimenaron de varia aktora arto. Tie ĉi troviĝas spirito de Rossetti aŭ melankolio de Kurzens; tragiko aŭ verva insultado de Ŝekspiro; delikate ironia tenereco de Solĵenicin; kompleksa poezio de Auld, polurita simpleco de Kaloĉaja Ezopo; kaj por ĉiu ero Nikolaj vestis sin per nova personeco kaj voĉo; li, tiel ekzempligante tiujn virtojn, kiujn oni nomas virecaj, eĉ virinigis sin en virtuoza dialogo.” Ĉi tie vi povas aŭdi fragmentojn el tiu ĉi disko: 1. Babilo pri sia vivo 2. Zamenĥofa balado - Kalocsay 3. Ezopa fablo - Kalocsay 4. Publika parolado de Brutus - Shakespeare 5. Landlimoj -Boulton 6. El infana raso (ĉap. 1) - Auld 7. Aŭtuna Elegio - Kurzens 8. Forgesi - Kurzens 9. La kanto pri ŝtormobirdo - Gorjki 10. Balado en tranĉeo - el la rusa 11. Edzo kaj fraŭlo - Rossetti 12. Vulpo kaj vinbero - Kalocsay 13. Maljuna fraŭlo - Kalocsay 14. La insultoj de Kent - Shakespeare 15. Ĉu tio do la vivo? - Kurzens 16. Japana poemeto - laŭ Saburo 17. Anasido - Solĵenicin
Back to Top