Malgranda miraklo (Venezuelo) - 2a Teo kaj Amo

En severa ekonomia krizo en Venezuelo, kie tre malfacilas trovi medikamentojn kaj nutraĵojn, Aŭrora faras longan vicon por aĉeti manĝaĵojn, laca pro atendi ŝi svenis. En la hospitalo, la kuracisto preskribas medikamenton al ŝi. Aŭrora serĉis ĝin en pluraj apotekoj sed sensukcese, do ŝi decidis iri hejmen. Proksime de la domo de Aŭrora, vivis malgranda familio, avo kaj liaj du genepoj, Ambar kaj Víctor. La avo amis lian ĝardenon, ankaŭ li instruis al liaj nepoj la gravecon de la naturo, speciale kiel la plantoj povas sanigi homojn. Hazarde, la infanoj vidis Aŭroran malsana sur lito. Post vidi Ŝin, hejme la infanoj kolorigis desegnon kun mesaĝo pri amo al proksimulo, do ili turnis sian atenton al kiel helpi Aŭroran por esti sana, subite Ambar memoris ke oni povas uzi plantojn por resanigi, kaj tiel kiel ilia avo kuiris teon kun unu el liaj plantoj, ili decidas sekrete, doni ti
Back to Top