ELSENDO N°128

Tiu ĉi-ELSENDO N° 128 estas la lasta podkasto 30minuta ĉar la venontaj dissendoj daŭros po 20 minutoj pro diversaj kialoj pri kiuj temas la dua rubriko de ELSENDO N° 128. Alia rubriko traktas la malagasan historion pri la hegemonio de Sakalava --- la duan parton de tiu artikolo vi povas sekvi en la venonta podkasto. Cetere, ni proponas al vi kelkajn novaĵojn pri Malagasio dum la kuranta monato sen forgesi la kutiman Esperanto-kanton kaj la lecioneton pri la malagasa lingvo. Aminda Radio Esperanto bonvenigas viajn komentojn kaj bondeziras al vi ĉiuj agrablan aŭskultadon !
Back to Top