ni estas

Alegoriema pripensado de la amrilato. Kreita en la salono . Teksto, muziko, kantado kaj registrado de Feri Floro Ni estas fablo kun moralo´ ni estas teksto en ĥoralo´, ni estas bela histori´, korpoj kune en harmoni´. Ni estas du geanimuloj, unu voĉo el du buŝoj, unueco el du korpoj, dolĉaj, silentaj versoj. Ni nian soifon aman kvietigas, nian amon elkore ni nutras, ni estas prozo´ sen rimo, unu poem´, dolĉa vino. Ni estas tero kaj ĉielo de l´ ŝtormo ĝia forto. Ni kune estas jen la pasi´, kiu zorgojn povas solvi.
Back to Top