EsKu - Epizodo 29 - La Ligo de Nacioj

En tiu-ĉi epizodo de EsKu, la JuTuba kanalo pri Esperanto-Kulturo, ni traktas la rilatojn inter la Esperanto-movado kaj la Ligo de Nacioj. Fondita en 1919, post la Unua Mondmilito, la Ligo de Nacioj celis alporti universalan pacon kaj socialan justecon. Oni povintus pensi, ke dank al tiuj celoj, la Ligo de Nacioj estis favora al Esperanto. Pro tio, la esperantistoj klopodis plurfoje havi la Internacian Lingvon agnozkitan de la Ligo de Nacioj. Tiu estis sen kalkuli la obstaklojn metitajn de la politikistoj.... Do kiu sukcesis? Vi scios kiam vi spektos tiun epizodon de EsKu! (Ne forgesu, ke ĉiuj EsKu-aj filmetoj havas subtitolojn. Ne hezitu uzi ilin).
Back to Top